Linio ML-2 - Metroo de Madrido | |
---|---|
Stacio Colonia Jardín sur linio ML-2 | |
Superrigardo | |
Numero de linio | |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | Metro Ligero Oeste |
Historio | |
Malfermo | 2007 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 8,7 km |
Ŝpuro | 1 435 mm |
Stacioj de la fervojlinio | |
13 stacioj | |
La linio 2 aŭ ML-2 de la Malpeza Metroo de Madrido (Hispanio) apartenas al la okcidenta zono de la Malpeza Metroo de la reto de la metroo de Madrido. La linio havas totalan longon de 8,7 km kaj konsistas el 13 stacioj, el kiuj 3 estas subteraj. Ĝia konstruado komenciĝis en decembro 2004 kaj finiĝis kun ĝia inaŭguro la 27-an de julio 2007. Ĝi kunigas Colonia Jardín en la madrida kvartalo Latino Madrido, kun la kvartalo Aravako, en la distrikto Monkloo-Aravako (zono A de la Transporto de Madrido) transirante la komunumon de Pozuelo de Alarcón (zono B1).