Malpeza Metroo de Madrido | |
---|---|
Malpeza metroo en Estación de Aravaca | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Madrida Regiono, Hispanio |
Transportsistema speco | Tramo |
Komenco de trafiko | 24-a de majo 2007 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 27,8 km |
Nombro de linioj | 3 |
Nombro de stacioj | 38 |
Aliaj informoj | |
Jara trafiko | 14,7 milionoj (2014) |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Transportisto | Metros Ligeros de Madrid Metro Ligero Oeste |
La Malpeza Metroo de Madrido (hispane Metro Ligero de Madrid) estas tramo uzata por la transportado de pasaĝeroj en urbaj zonoj. La koncepto estas simila al moderna tramo, kaj unu el ĝiaj karakterizaĵoj estas la veturado tra propraj reloj, apartaj vojoj, kaj propra signalado, kvankam minimuma. La vagonoj estas aŭtonomaj puŝataj per elektro, tiamaniere la tramo denove traveturas Madridon post 35 jaroj.
La voja larĝo en la malpeza metroo estas 1 435 milimetroj (internacia larĝo). la linioj de la malpeza metroo, apartenantaj al la Metroo de Madrido, veturas dekstre.
Ĝia konstruado komenciĝis en decembro 2004. Entute 27,8 km longa el kiuj parto traveturas Pozuelon kaj la distrikton Hortaleza. Ĝi havas kvar funkciantajn liniojn: