Mangailustrita romano (japane ライトノベル [rajto noberu], laŭ la angla light novel) estas ĝenro de romanoj kun mangaaj kaj animeaj ilustraĵoj. Ĝi estas por junuloj 10-20-jaraĝaj. La termino "light novel" estas ŭasei-eigo aŭ Japanlingva termino bazita sur anglalingvaj vortoj. En Japana lingvo oni uzas novel por romano pro influo de Angla lingvo.
Light novel estas ofte seriigata en literaturaj gazetoj. Eldonantoj ofte aranĝas popularan serion en animeon aŭ aliajn amaskomunikilojn. Light novel enhavas vastajn ĝenrojn: romanco, sciencfikcio, fantasto, krimliteraturo ktp.