Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.
Manhatano
Horizontala vida panoramo de Manhatano
el la flanko de Nov-Ĵerzejo je februaro 2017. Jen listo de famaj konstruaĵoj: 1. Time Warner Center, 2. 220 Central Park Sul S, 3. One57, 4. 432 Park Avenue, 5. Chrysler Building, 6. Bank of America Tower, 7. Konstruaĵo Conde Nast, 8. The New York Times Building, 9. Empire State Building, 10. Hudson Yards, 13. 30 Park Lugar, 14. Woolworth Building, 15. 40 Wall Street, 16. Three World Trade Center, 17. Four World Trade Center, 18. One World Trade Center.
Manhatano (angleManhattan) estas insula komunumo de Novjorko, Nov-Jorkio, Usono, identa al la administra Kantono Novjorko. Kun loĝantaro en 2006 de 1.611.581 homoj, en terareo da 22,96 kvadratmejloj (59,47 km²), ĝi estas la plej dense enloĝata kantono en Usono, kun 66.940 enloĝantoj po kvadratmejlo (25.846/km²). Ĝi ankaŭ estas la due plej riĉa kantono en Usono. La komunumo konsistas el Insulo Manhatano, Insulo Roosevelt, Insulo Randalls, kaj preskaŭ unu dekono da Insulo Ellis, la superakva parto de Insulo Libereco, kelkaj multe malpli grandaj insuloj, kaj malgranda parto de la kontinenta Nov-Jorkio, tuj apud Bronkso.
Manhatano estas grava komerca, financa, kaj kultura centro de Usono kaj, iome, de la mondo. La plimulto da radiaj, televidaj, kaj telekomunikadaj kompanioj en Usono estas bazitaj ĉi tie, same por multaj novaĵaj, magazinaj, libraj, kaj alispecaj eldonejoj. Manhatano enhavas multajn famajn rekonilojn, turismajn allogaĵojn, muzeojn, kaj universitatojn. Ankaŭ en Manhatano troviĝas la stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj. Manhatano enhavas la plej grandan centran komerco-distrikton en Usono, kaj tie troviĝas ambaŭ la Novjorka Borso kaj NASDAQ, kaj estas la hejmo de la plej granda nombro da entreprenstabejoj en la nacio. Ĝi estas nedisputeble la centro de Novjorko kaj de la Novjorka urba regiono, enhavante la urbajn registarejojn, kaj la plej grandan parton da postenoj, komercoj, kaj distraĵoj.