Maore | ||
---|---|---|
insulo | ||
Akvejo | Mozambika Kanalo (Hinda Oceano) | |
Insularo | Komora insularo | |
Geografia situo | 12° 50′ S, 45° 9′ O (mapo)-12.83188611111145.149475Koordinatoj: 12° 50′ S, 45° 9′ O (mapo) | |
| ||
Areo | 368 km² | |
Administrado | Majoto | |
Malkovro | Prahistorio | |
Maore - jen en la maorea, variaĵo de la svahila, foje ankaŭ uziĝas francigita formo Mahoré, france Grande-Terre, franca prononco laŭ sistemo IFA [ɡʁɑ̃d tɛʁ] - estas la pli granda el la du loĝataj insuloj de Majoto (france Mayotte), transmara departemento de Francio en la Hinda Oceano ĉe la norda rando de Mozambika Kanalo, kiu dividas Madagaskaron de la kontinenta parto de Afriko.
En Maore situas 15 el la entute 17 komunumoj de Majoto (la aliaj 2 situas sur la alia loĝata insulo, Pamanzi en la maorea lingvo aŭ france Petite-Terre). Geografie la insulo apartenas al la komora insularo. Sume la insulo kovras areon de 368 kvadrataj kilometroj.