Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Marako

Marako estas perkutinstrumento de Ameriko, origine konsistanta el seka ŝelo de kukurbo, enhavanta kelkajn ŝtonetojn, kiu ankaŭ havas stangeton – gluitan aŭ enmetitan tra boraĵo – kio funkcias kiel tenilo por ĝin preni mane kaj sonigi per svingo. Kompreneble, nuntempe oni fabrikas marakojn el diversaj materialoj kiel ligno, plasto, ktp.

Marako estas uzata kiel ritma muzikinstrumento, plejofte kiel duopo, unu marako por ĉiu mano de marakisto.

La vorto "Marako" devenas el vortoj "majra aka", de la Gvarania lingvo, kiu signifas "kapo de supernatura estaĵo".

Marakoj estas uzataj en multaj formoj da mezamerika muziko, kaj ankaŭ estas aŭdataj en popmuziko kaj klasika muziko.


Previous Page Next Page






شخشيخة (آلة موسيقية) Arabic Маракас BE Маракаси Bulgarian Maracas BR Maraca Catalan Rumba koule Czech Maracas Danish Maracas German Maraca English Maracas Spanish

Responsive image

Responsive image