Mariupolo (ukraine Маріуполь) estas urbo de Ukrainio, apartenas al Donecka regiono, havena urbo ĉe la Azova Maro. Ĝi situas ĉe la rivero Kalmiuso. La urbo ĝis 2022 havis 500 000 loĝantojn. Tuta areo estas 166 km². Industria loko, marhaveno.
De marto 2022 Urbo-Heroo de Ukrainio. De majo 2022 la urbo estas okupata de la rusia armeo, kaj la 30-an de septembro 2022 la registaro de Rusio deklaris ĝin aneksita al la teritorio de Rusio kune kun la tuta Donecka provinco kaj tri aliaj provincoj de Ukrainio. Ĉar tio estas nur postulo de agrese militanta najbara ŝtato, klaras ke la registaro de Ukrainio kaj la internacia juro neniel akceptas tion. Nacesas atendi internacie akceptitan traktaton pri paco.