Maurice Auguste CHEVALIER [moris ŝevalje] (fakte Maurice-Edouard Saint-Léon Chevalier) (naskiĝis la 12-an de septembro 1888 en Parizo; mortis la 1-an de januaro 1972 samurbe) estis franca aktoro kaj kanzonokantisto. Dumpase de sia filmkariero li aktoris en pli ol kvindek filmoj. Kulmino estis la vira ĉefrolo en la holivuda filmo Gigi, kiu en 1959 ricevis naŭ Oscar-premiojn, inter ili por la plej bona filmo de la jaro. Ekde la 1960-aj jaroj li ankaŭ prezentis en kelkaj filmoj de Walt Disney, kun kiu lin ligis intima amikeco.