Mbeya estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de la samnoma regionoMbeya. Laŭ la censo de 2002 ĝi havis ĉirkaŭ 290.000 loĝantojn; ĝi estas inter la dek plej grandaj urboj de la lando.
Mbeya ekestis el vilaĝa setlejo ĉirkaŭ la jaro 1905, kiam oni komencis mini oron en la regiono. Ĝi situas ĉe fervojo TAZARA kaj ĉe la aŭtovojo inter Tanzanio kaj Zambio kaj do estas bone ligita al la havena urbo Daresalamo, ĉirkaŭ 900 km oriente. Ankaŭ ĝia interna infrastrukturo (elektra, telefona, akva retoj) estas sufiĉe bona.