Mecsek [meĉek], kroate Meček, germane Metscheck estas mezalta insula montaro en suda Hungario. La insula signifas tion, ke inter ebenaĵo sola etendiĝas ne havanta kontaktojn kun aliaj montaroj. Ĝi troviĝas en departemento Baranya, kies departementejo Pécs situas sur sudaj deklivoj de Mecsek.