Mediprotekta vegetarismo estas praktikado de vegetarismo aŭ veganismo bazita sur la vidpunkto, ke bestoproduktado per intensa agrikulturo estas medie nedaŭripova. La ĉefaj mediorilataj zorgoj ligitaj kun bestodevenaj produktoj estas poluado kaj la uzado de resursoj kiel fosiliaj brulaĵoj, akvo kaj tero.