Mentolo | |||
Plata kemia strukturo de la mentolo | |||
Tridimensia kemia strukturo de la mentolo | |||
Kristaloj de mentolo | |||
Mentha arvensis planto kiu enhavas mentolon. | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | C10H20O | ||
PubChem-kodo | 16666 | ||
ChemSpider kodo | 15803 | ||
CAS-numero-kodo | |||
Fizikaj trajtoj | |||
Aspekto | prismoformaj aŭ nadloformaj kristaloj; blankaj, aŭ senkoloraj solidoj kun akra odoro | ||
Molmaso | 156,2652 g mol−1 | ||
Smiles | C[C@@H]1CC[C@H] ([C@@H](C1)O)C(C)C | ||
Denseco |
| ||
Refrakta indico | 1,4481 | ||
Fandopunkto | 36-38 °C (311 K) (racema formo) 42 à 45 °C, (−)-formo (α) 35-33-31 °C, (−)-izomero | ||
Bolpunkto | 212 °C (485 K) | ||
Solvebleco | Tre solvebla en organikaj solvaĵoj:
| ||
Mortiga dozo (LD50) |
| ||
Ekflama temperaturo |
93 °C | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R36 R41 | ||
Sekureco | S2 S26 S37 S37/39 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedado de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H318, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P280, P302+352, P305+351+338 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Mentolo estas blanka kristaleca substanco kun forta odoro, trovata en la naturo en la foliaro de la planto Pipromento aŭ artefarite produktita el terkarba gudro. Cikla sekundara alkoholo, mentolo estas tre solvebla en alkoholo, etero kaj kloroformo, je media temperaturo ĝi estas solido kaj fandiĝas je temperaturo iom supera. Mentolo, same kiel kamforo havas plurajn medicinajn uzojn.
Bonvolu ne konfuzi... | |
La unua estas fenolo kaj la dua alkoholo, la unua aromata, la dua saturita, sed timolo posedas benzenan ringon en la centro de la molekulo, dum mentolo posedas cikloheksilan ringon en la centro de la molekulo. |
Ĝi estas baktericido[1] kaj kiel loka anestezaĵo, ĝi helpas en forigo de jukooj kaj nazkongestoj, havas kontraŭiritajn ecojn kaj uzatas en postrazaj likvoj[2] kaj haŭtorefreŝigiloj. Ĝi ankaŭ uzatas en kontraŭtusaj lozanĝoj[3] por la gorĝo, inhaliloj kaj aromatigiloj. Mentolo same estas malforta agonisto[4] de la kappa-opioida[5] ricevanto[6]. Kiam muelita kun samaj kvantoj da kamforo, timolo aŭ "klorala hidrato", ĝi fariĝas likva. Biosintezo de mentolo postulas sintezon de terpena limoneno, sekvata de hidroksiligo, pluraj reduktiĝoj kaj izomerigaj etapoj.