Mesothelae estas subordo de araneuloj (ordo Araneae) kiu inkludas unusolan vivantan familion, nome Lifistiedoj aŭ Liphistiidae, kaj nombrajn formortintajn familiojn. Tiu subordo ŝajne formas la fratan grupon de ĉiuj aliaj vivantaj araneuloj, kaj retenas praularajn karakterojn, kiaj segmentata abdomeno kun teksiloj en la mezo kaj du paroj de libraj pulmoj. Membroj de Lifistiedoj estas mez- al grandaj araneoj kun ok okuloj grupigitaj en tuberkulo. Ili troviĝas nur en Ĉinio, Japanio, kaj Sudorienta Azio.[1]
La Heptateledoj estis iam konsiderata propra familio; nuntempe ili estas konsiderata subfamilio de la Lifistiedoj (t.e. kiel Heptatelenoj).