Metriko estas la arto pritraktanta la regulojn, mezurojn kaj tipojn de versoj. La malsamaj konceptoj pri la ritmo donas diversajn verssistemojn. Inter ili la ĉefaj estas:
Prozmetro (en la latina prosimetrum kaj plurale prosimetra) estas poezia komponaĵo kiu uzas kombinon de prozo (prosa) kaj verso (metrum).
La silabnombraj versoj estas versoj verkitaj en silabnombra metriko aŭ silabismo, t.e. metriko en kiu la ĉefa karakterizaĵo de verso estas la nombro de ĝiaj silaboj.
La silabmezuraj versoj estas versoj verkitaj en silabmezura metriko, t.e. metriko bazita sur alternado de pezaj kaj malpezaj silaboj laŭ certa skemo. La pezo de silabo dependas je la longeco de ĝia vokalo kaj je la ĉirkaŭa konsonantaro, kiel priskribite en la moraa teorio.