Metroo de Parizo | ||
---|---|---|
Métro de Paris | ||
metroo | ||
Komenco | 19-a de julio 1900 vd | |
Geografia situo | 48° 51′ 25″ N, 2° 21′ 5″ O (mapo)48.8569444444442.3513888888889Koordinatoj: 48° 51′ 25″ N, 2° 21′ 5″ O (mapo) | |
Lando(j) | Francio vd | |
Situo | Parizo | |
| ||
Posedata de | RATP • Île-de-France Mobilités vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Metroo de Parizo | |
---|---|
metroo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Parizo, Francio |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 19-a de julio 1900 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 246,6 km |
Nombro de linioj | 16 estantaj: 4 estontaj: |
Nombro de stacioj | 320 |
Aliaj informoj | |
Pasaĝeroj tage | 5,26 milionoj (2013) |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | RATP / IDF Mobilités |
Transportisto | RATP |
La Metroo de Parizo (france Métro de Paris) estas trajna reto plejparte subtera por transporti vojaĝantojn en la urbo Parizo kaj la plej proksima parto de ties antaŭurbo. La unua linio (Porte Maillot - Porte de Vincennes) estis malfermita la 19-an de julio 1900, inagaŭrita dum la Universala Ekspozicio de Parizo. La reto konsistas el 16 linioj, kies tuta longeco ampleksas 246,6 kilometrojn, kaj 320 stacioj[1]. La RER de Francilio (Reto Ekspresa Regiona de Francilio) havas 5 liniojn, de A ĝis E.
En 2013, estis transportitaj 5,26 milionoj da vojaĝantoj potage.
La "Metroo de Parizo" havas norman ŝpuron de 1 435 mm kaj utilan larĝon de 2 400 mm, dum tiuj de "RER" havas utilan larĝon de 3 150 mm.
La vagonaroj de "Metroo de Parizo" veturas sur la dekstra trafikflanko, dum tiuj de "RER" veturas sur la maldekstra trafikflanko same kiel tiuj de SNCF (krom Alzaco-Mozelo).