Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Meza Finnlando

Meza Finnlando
Provinco
FlagoBlazono
provinco de Finnlando [+]

LandoFinnlando

ĈefurboJyväskylä
- koordinatoj63° N, 26° O (mapo)62.525.5Koordinatoj: 63° N, 26° O (mapo) [+]
Akvokolektejo19 011,98 km² (1 901 198 ha) [+]
Areo19 011,98 km² (1 901 198 ha) [+]

Loĝantaro272 548 [+] (januaro 2021)
Denseco14,34 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2FI-08

Meza Finnlando (Tero)
Meza Finnlando (Tero)

Meza Finnlando (Finnlando)
Meza Finnlando (Finnlando)
DEC

Map
Meza Finnlando

Vikimedia Komunejo:  Central Finland [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Meza Finnlando (finne Keski-Suomi) estas provinco de Finnlando. De 1997 ĝis 2009 ĝi estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando, kaj antaŭe havis la statuson de propra gubernio. Ĝia ĉefurbo estas Jyväskylä. Ekde 2009, kiam areo de Jyväskylä aparte multe kreskis, pli ol duono de loĝantoj de Meza Finnlando loĝas en Jyväskylä. La provinco ne situas meze de Finnlando sed meze de la suda duono de Finnlando. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 272 548 loĝantoj (proksimume 5 % el la loĝantoj de Finnlando) sur areo de 19 011,98 kvadrataj kilometroj (el kio 16,3 % estas akvo), kio rezultigas loĝdenson de 14 loĝantoj/km². En parlamentelekto de Finnlando Meza Finnlando havas propran elektodistrikton. Meza Finnlando konsistas pleje el norda parto de la historia Tavastio. Krome al ĝi apartenas partoj el la historia Satakunta (Keuruu kaj Multia) kaj el la historia Savonio (Hankasalmi kaj Konnevesi). Meza Finnlando ricevis prezicajn limojn nur en 1960, kiam ĝi fariĝis aparta gubernio.

La dialektoj en Meza Finnlando apartenas al la plej okcidenta formo de savoniaj dialektoj.

La blazono de Meza Finnlando enhavas urogalon, kiu estas la regiona birdo de Meza Finnlando.

Blazono de Meza Finnlando
La blazona de gubernio de Meza Finnlando en 1960–1997.

Previous Page Next Page