Mezbohemia regiono | |||
ĉeĥe: Středočeský kraj | |||
administra unuo | |||
Vido el Drabaj ĉambretoj direkte al Svijany
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Středočeský kraj | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Distriktoj | 12
| ||
Ekstermita municipo | Lidice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaroj | Brdy, Boh.-Mor. montetaro, Bohemia masivo | ||
Aŭtostradoj | D1, D11, D3, D5, D8 | ||
- Internaciaj vojoj | R1, R4, R6, R7, R10 | ||
- Fervojo | Fervojlinio Prago - Kolín | ||
- Flughaveno | Flughaveno Benešov | ||
Najbaras kun | 8
| ||
Kelkaj gravaj urboj | 16
| ||
Interesaj lokoj | 10
| ||
Muzeoj | 3
| ||
Riveroj | 6
| ||
Regiona urbo | Prago | ||
- mezo | Prago | ||
- alteco | 177 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 05′ 14″ N 14° 25′ 16″ O / 50.08722 °N, 14.42111 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Tok | ||
- alteco | 865 m s. m. | ||
Areo | 10 928,44 km² (1 092 844 ha) | ||
Loĝantaro | 1 455 940 (2024) | ||
Denseco | 133 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 2000 | ||
Hetmano | MUDr. David Rath ĈSDP | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Aŭtokodoj | S | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Kastelparko Průhonice | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 2010 (#34) | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | ii, iv | ||
ISO 3166-2:CZ | CZ-ST | ||
CZ-NUTS | CZ020 | ||
Situo de Prago enkadre de Ĉeĥio
| |||
Mezbohemia regiono enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Central Bohemian Region | |||
Retpaĝo: www.kr-stredocesky.cz | |||
La Mezbohemia Regiono, kiel klare indikas sia nomo, situas meze de Bohemio. Per la grandeco, nombro da urboj kaj loĝantoj ĝi apartenas inter plej grandaj regionoj de Ĉeĥio. Mezbohemia Regiono kiel pli supera administra tutaĵo estis kreita en la jaro 2000. Diference de la ceteraj Regionoj ĝi ne havas sian sidejon lokigita en la propra teritorio, sed en la teritorio de alia Regiono, nome en Ĉefurba regiono Prago.
Ties areo (11 014 km2) okupas preskaŭ 14 % da teritorio de Ĉeĥio kaj ĝi estas proksimume 1,9-oble pli granda ol estas mezproksima areo de Regiono en la lando. Regiono tute ĉirkaŭas la ĉefurbon Pragon kaj plu ĝi najbaras norde kun Regiono Liberec, nordoriente kun Regiono Hradec Králové, oriente kun Regiono Pardubice, sudoriente kun Regiono Vysočina, sude kun Sudbohemia regiono, sudokcidente kun Regiono Plzeň kaj nordokcidente kun Regiono Ústí nad Labem.
Teritorie ĝi apartenas al Bohemia masivo, kiu estas unu el la plej malnovaj partoj de eŭropa kontinento. Pejzaĝa reliefo ŝanĝiĝas el ebenriĉa nordo en proksimeco de rivero Elbo en montetarhavan sudan kaj sudokcidentan parton de Regiono. La plej alta punkto de la teritorio estas montopinto Tok en montardorso en Brdy en distrikto Příbram, la plej malalta estas surfaco de Elbo en distrikto Mělník.