Michael Chaplin | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-an de marto 1946 (78-jaraĝa) en Santa Monica | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Familio | ||
Patro | Charlie Chaplin vd | |
Patrino | Oona O'Neill vd | |
Gefratoj | Geraldine Chaplin, Victoria Chaplin, Josephine Chaplin, Eugene Chaplin, Christopher Chaplin, Sydney Chaplin kaj Charles Chaplin Jr. vd | |
Infanoj | Carmen Chaplin (en) , Dolores Chaplin (en) , Kathleen Chaplin (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aŭtobiografo filmaktoro aktoro vd | |
Laborkampo | Aktorado vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Michael John CHAPLIN (7a de Marto 1946) estas usona aktoro naskiĝinta en Santa Monica, Kalifornio. Li estis la dua infano kaj plej aĝa filo de la kvara kaj lasta edzeco de Charlie Chaplin kun Oona O'Neill.
Li estis edzo unue de la verkisto Patrice Chaplin, kun kiu li havis du infanojn. Li edziĝis poste al Patricia Betaudier, pentristino kaj filino de la Trinidana pentristo Patrick Betaudier. Li havas kvar infanojn kun sia dua edzino, inter kiuj la aktorinoj Carmen Chaplin kaj Dolores Chaplin.
Meze de la 1960-aj jaroj Chaplin subskribis librokontrakton kun la Brita eldonisto Leslie Frewin por publikigi sian membiografion I Couldn't Smoke The Grass On My Father's Lawn (Mi ne povis fumi la herbon de miapatra gazono), kiu fakte estis verkita kun Tom Merrin kaj Charles Hamblett.[1][2] Tiu estis adoleskeca hipi-memoro pri drogoj kaj ribelemo kontraŭ tutmonde fama patro. Chaplin plendis kontraŭ la publikigo de la libro. Chaplin estas ankaŭ la aŭtoro de novelo The Fallen God, nome moderna versio de la historio de Tristan kaj Iseult.