Michelstadt | ||||||
| ||||||
urbeto • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||||
Distrikto | Distrikto Odenwald | |||||
Urborajtoj | jes | |||||
Telefona antaŭkodo | 06061, 06066 (Vielbrunn) | |||||
Poŝtkodo | 64720, 63925 (Brunnthal) | |||||
Aŭtomobila kodo | ERB | |||||
Oficiala Municipokodo | 06437011 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Stephan Kelbert (senpartia) | |||||
Adreso de la administrejo | Frankfurter Str. 3 64720 Michelstadt | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 16097 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 41′ N, 9° 0′ O (mapo)49.6786111111119.0041666666667Koordinatoj: 49° 41′ N, 9° 0′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 206 m | |||||
Areo | 86,97 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.michelstadt.de/ | |||||
Michelstadt estas historioplena urbeto en centra Germanio - en triangulo inter la urboj Darmstadt nordokcidente, Aschaffenburg nordoriente kaj Heidelberg sudokcidente. Fine de la jaro 2022 ĝi havis 16 097 loĝantojn sur areo de 86,98 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 184 loĝantoj/km². La urbo estas la plej granda komunumo de la distrikto Odenwald kaj situas en la distriktaro Darmstadt de la federacia lando Hesio. Ĉiuflanke ĉirkaŭas ĝin la arbaroriĉaj montoj de la mezmontaro Odenwald, kaj trafluas la rivereto Mümling. La same historioplena najbara urbeto Erbach troviĝas en distanco de malpli ol du kilometroj.