Migra falko | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Falco peregrinus Tunstall, 1771 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La migra, pilgrima aŭ vaga falko (Falco peregrinus) estas specio el la ordo de falkoformaj birdoj kaj familio de falkedoj, kiu estas fame konata kiel la plej rapide fluganta birdo.[1][2]
Ĝi estas korvogranda falko, kun bluecgriza dorso, striecaj blankaj malsupraj partoj, kaj nigraj kapo kaj "lipharoj". Fakuloj agnoskas 17 al 19 subspecioj, kiuj varias laŭ aspekto kaj teritorio; ne estas interkonsento ĉu la distingita Nordafrika falko estas subspecio aŭ ja distingita specio. Tipe ĉe birdomanĝantaj rabobirdoj, ĉiuj subspecioj de F. peregrinus, inklude la nomigan, estas sekse duformaj, ĉar inoj estas konsiderinde pli grandaj ol maskloj.[3][4]
Ĝi vivas sur ĉiu kontinento krom Antarkto, de arkta tundro ĝis Tropikoj, sed la nombro de la birdoj estas tre malgranda. Ili ne vivas en dezertoj, nek en plej polusaj areoj, nek en montaraj lokoj super 2000 m, nek en plej tropikaj pluvarbaroj; la ununura granda neglacia teramaso el kiu ĝi tute forestas estas Novzelando. Pro sia universaleco ĝi estas la plej disvastigata rabobirdo.[5] Kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo de tiu specio signifas "vagada falko", alude al la migrantaj kutimoj de multaj nordaj populacioj.
La vagaj falkoj plejparte vivas sur larĝaj kampoj kaj herbejoj en rivervaloj kaj montoregionoj, sed ne vizitas grandajn densajn arbarojn. Ili flugas rapide kaj rektalinie kaj intertempe faras mallong-distancan glisadon. Flugante ili eligas intermitajn kaj akrajn kriojn.
Kvankam ĝia dieto konsistas preskaŭ nur el mezgrandaj birdoj, la Migra falko foje ĉasas malgrandajn mamulojn, malgrandajn reptiliojn aŭ eĉ insektojn. Ili atingas seksan maturecon post unu jaro, kaj ili pariĝas porvive kaj nestas en skrapaĵo, kutime sur klifokornico aŭ, pli ĵuse, sur altaj homfaritaj strukturoj.[6] La Migra falko iĝis minacata specio en multaj areoj pro uzado de pesticidoj, ĉefe de DDT. Ekde ties malpermeso komence de la 1970-aj jaroj, la populacioj rekuperiĝis, helpate de grandaskala protektado de nestolokoj kaj de liberigo al naturo.[7]