Miguel Hidalgo y Costilla | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Miguel Gregorio Antonio Ignacio Hidalgo y Costilla y Gallaga Mondarte Villaseñor |
Naskiĝo | 8-an de majo 1753 en Corralejo de Hidalgo, Nueva Galicia, Nova Hispanio |
Morto | 30-an de julio 1811 (58-jaraĝa) en Chihuahua, Nueva Vizcaya, Nova Hispanio |
Mortokialo | Pafvundo |
Tombo | Anĝelo de la Sendependeco |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universidad Michoacana de San Nicolás de Hidalgo (en) Reĝa kaj Pontifika Universitato de Meksiko |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Cristóbal Hidalgo y Costilla (fr) |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto pastro politikisto chef rebelle (fr) |
Miguel Gregorio Antonio Ignacio Hidalgo y Costilla Gallaga Mandarte y Villaseñor[1][2] (Pénjamo, Intendencia de Guanajuato; 8-a de Majo 1753 - Chihuahua, Nueva Vizcaya; 30-a de Julio 1811), konata kiel Miguel Hidalgo y Costilla aŭ eĉ pli simple kiel Miguel HIDALGO, estis insurekcia militisto kaj pastro de Nova Hispanio, nuna Meksiko. En Meksiko, oni konas lin kiel "Patro de la Patrujo".
Li elstaris en la iniciato de la unua etapo de la Meksika Milito de Sendependeco per agado konata en la meksika historiografio kiel Grito de Dolores (Krio de Dolores). Li regis milite kaj politike la unuan parton de la sendependentisma movado, sed, post serio de malvenkoj, li estis kaptita la 21an de Marto 1811, post preskaŭ ses monatoj de la komenco de la ribelo, kaj malliberigita en Chihuahua, juĝita kaj mortpafita la 30an de Julio samjare en Chihuahua.