Mikaelo el Cesena | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1270 en Cesena |
Morto | 29-an de novembro 1342 (72-jaraĝa) en Munkeno |
Lingvoj | latina |
Okupo | |
Okupo | ordenpastro filozofo teologo |
Fratulo Mikaelo el Cesena, sekulare Mikaelo Fuschi (Cesena, 1270 ĉirkaŭ – Munkeno de Bavaria 1342), estis itala franciskana religiulo, teologo kaj filozofo. Li estis pensulo elstare influa en la politikaj kaj ekleziaj eventoj de la 14-a jarcento. La delegitoj de la franciskana ordeno lin elektis plurfoje al la ofico de Ĝenerala Superulo de la Franciskanoj, en kiu li daŭrigis labori ekde 1316 ĝis 1328.
Li elstaris precipe kiel persono centra en la lukto kontraŭ la spirituali, ĉar li ilin praktike sukcesis malaperigi aŭ ilin igi neinfluaj inter la kristana komunumo.