Milico estas militforto kunmetita de grupo de civiluloj kiuj ne apartenas al regula armeo. Alivorte, ĝi estas volontula militistaro destinita nur por defendo de nacia teritorio, kontraste al la konstanta armeo. Milicoj ofte estas paramilitfortoj, kiuj ne formas parton de la ordinaraj militfortoj de ŝtato.
Ekzistas pluraj detalaj interpretoj de la koncepto:
- Privata forto, kiu ne estas submetita al registaro kaj ne estas subtenata de ĝi, ekzemple: terorisma organizo.
- Protekta forto uzata por protekti komunumon, ĝian teritorion, posedaĵon kaj leĝojn.
- La tuta loĝantaro de komunumo, grandurbo, ŝtato aŭ respubliko estas elektebla por militservo.
- En la landoj de la iama orienta bloko, milico estis la organizaĵo, kiu zorgis pri publika ordo, rolo simila al tiu de polico. En Sovetunio mem, en la ceteraj landoj de la Varsovia Kontrakto, kaj en la Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio. Ĝis hodiaŭ ĝi estas la nomo de la polico en Belorusio, Kirgizio, Taĝikio kaj Uzbekio.
- En Francio la koncepto estas konsiderita makulita kaj fifama post la establado kaj operacio de la franca milico dum Dua Mondmilito.
- Armeo de subŝtato ene de Konfederacio.
- Armeo de socia sektoro dum civila milito; En modernaj tempoj la ekzisto de armitaj milicoj estas konsiderata en la plej multaj kazoj kiel signo de la disfalo de la registaro en la lando en kiu ili ekzistas (ekzemple, dum la Libana interna milito estis multaj milicoj).