![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Nigra milvo, Milvus migrans migrans
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Milvus estas genro de mezgrandaj rabobirdoj. Ĝi estas malnovmonda grupo konsista el 3 milvoj kiuj formas parton de la subfamilio de Milvenoj. Ties sistematiko estas sub reviziado; ĝi enhavas 3 aŭ 4 speciojn.
Ĉiuj taksonoj estas birdoj kun grandaj flugiloj (kiuj ŝvebas ege ofte faciligante identigon) kaj forkoformaj vostoj.
Informoj pri alozimo indikas ke la genetika diverseco kaj ĉe la Nigra kaj ĉe la Ruĝa milvoj estas malalta (Schreiber et al. 2000). Sukcesa hibridiĝo inter la milvoj de Milvus estas tre komuna, pro kio la analizoj pere de DNA malfacile solvas la genran filogenetikon. Krome ne estas bona korelacio inter molekulaj karakteroj kaj biogeografio kaj morfologio ĉe la Ruĝa milvo pro tre nekompleta koalescenco.
La Flavbeka milvo estas ŝajne certa specio, kiel indikas la filogenetiko per DNA kiu montras du subtenatajn kladojn (Johnson et al. 2005), la biogeografio kaj la morfologio. La Nigrorela milvo estas iome distinga morfologie, sed ĝi estas pli bone konsiderata subspecio bone markata per parapatrio. La statuso de la Kaboverda milvo estas dubinda; ĝi ne estas komplete monofiletika stirpo laŭ informoj per DNA (Johnson et al. 2005), kaj ĝi estas ankoraŭ konsiderata distinga specio. Tamen pri ties statuso, tiu populacio estas formortinta.
Prahistoria milvo el komenca Pleistoceno (antaŭ 1.8 milionoj – 780,000 jaroj) de la kuŝejoj de Ubeidija (Israelo) estis priskribata kiel Milvus pygmaeus.