Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Minareto

Minaretoj de moskeo en Egiptio.
Minareto en moskeo de Parizo.

Minareto (arabe منارة manara/manārah  aŭ مئذنة miʾḏanah, ankaŭ nomita muezinejo) estas svelta turo, kiu apartenas al moskeo kaj de kies supro laŭtkrias muezino por preĝado. Ĝi estas unu el la tipaj konstruelementoj de moskeo kaj ankaŭ unu el la karakteraj simboloj de islamaj urboj. Kelkaj el ili pluhavis arkitekturan gravon eĉ post la detruo de la resto de la moskeo, kiaj la Giraldo de Sevilo.

Laŭ Francisko Azorín minareto estas Tipa turo de mahometana templo, en kies plej alta balkono la muezeno alvokas la kredantojn.[1] Li indikas etimologion el la araba al minara (la turo), el minar (lumaĵo) kaj nar (brilo).[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 139.
  2. Azorín, samloke.

Previous Page Next Page






Meunara ACE Minaret AF مئذنة Arabic Minarete AST Минара AV Minarə AZ میناره AZB Манара BA Мінарэт BE Мінарэт BE-X-OLD

Responsive image

Responsive image