Minbaro aŭ minbar (en araba منبر, latinigita ankaŭ kiel mimbar aŭ mimber) estas predikejo en moskeo kie la imamo (preĝestro) staras por elsendi predikon (خطبة, ĥutbah) aŭ en Husajnia kie la paroland sidas kaj lekcias la kunsidon. La vorto estas deriva de araba radiko n-b-r ("altigi"); la araba pluralo estas manābir (en araba منابر).
Minbaroj similas al multaj predikejoj laŭ alteco kaj strukturo (en kelkaj preĝejoj uzitaj de legantoj de la Biblio), sed tiuj havas kaj funkcion kaj situacion pli simila al tiu de preĝeja librapogilo, kaj estas uzita anstataŭe de la ministro religia, nome la imamo, tipe por pli ampleksa gamo de legado kaj preĝado. La minbaro, kies dekorado estas kvazaŭ parto de la sunao, havas kutima formon de tureto kun pinteca tegmento kaj ŝtuparo konduka al ĝi. Kontraste, la profeto Muhammed uzis nur platformon kun tri ŝtupoj. La minbaro situas dekstre de la mihrabo, nome la niĉo kiu indikas la direkton de la preĝado (tio estas al Mekko). La minbaro estas ankaŭ simbolo de aŭtoritato.[1]