Mineralakvo estas la supernocio de natura mineralakvo, fontakvoj, valakvoj same kiel de kuracakvo. En la ĉiutaga parolo, ĝi estas plej ofte aludita kiel sinonimo de natura mineralakvo.
Natura mineralakvo estas akvo, kiu havas la originon en subteraj akvejoj, protektitaj kontraŭ malpuraĵoj. Ĝi estas priskribita per origina pureco kaj per enhavo de mineraloj, ŝpurelementoj aŭ aliaj eroj kun nutraĵaj efikoj. Ties konsisto, temperaturo en la fonto kaj aliaj gravaj proprecoj devas estis konstantaj (enkadre de la naturaj ŝanĝiĝoj). Oni povas riĉigi-malriĉigi naturan mineralakvon - per fizika metodo – per karbon-dioksido. Same estas permestaa la forigo de la fero kaj sulfuro (senferigita kaj sensulfurigita mineralakvo). Pliaj traktadoj ne estas permesitaj.
Komerca nomumo de la naturaj mineralakvoj, laŭ la germana nutraĵaj antaŭskriboj:
Oni rajtas nomumi acideta fontano tiun mineralakvon kun natura karbon-dioksida enhavo kun pli ol 250 miligramoj je litro. Tiu nomumo devas anstataŭi la nomon ŝprucakvo, se la mineralakvo elŝprucas pro natura karbondioksida premo el fonto.
Silenta mineralakvo estas natura mineralakvo kun eltirita karbonata acido (H2CO3), sed oni ne devas intermiksi ĝin kun malforte karbonat-acida kuracakvo.
Se la akvo entenas mineralojn kaj ŝpurelementojn en proporcio, kio donas al la akvo kuracigan, kvietigan kaj malsan-evitan efikon, oni parolas pri kuracakvo. La efiko devas esti ĉikaze science pruvita.
Mineral- kaj kuracakvo en multaj landoj bezonas ŝtatan permeson.