La ministerio pri kulturo (kies oficiala nomo estas, de 1997, ministère de la Culture et de la Communication) estis kreita en Francio en 1959 de Charles de Gaulle, kaj atribuita al André Malraux sub la nomo ministère des Affaires culturelles. De tiam, multaj landoj kreis sian miniterion pri kulturo. La ministerio estas tradicia nomata, laŭ sia ĉefa adreso, « rue de Valois ».
Antaŭe, tiuj funkcioj estis efektivigitaj de alia ministro, ŝtatsekretario aŭ de direktporo pri belartoj dependanta de la ministerio pri publika instruado. Tiu ĉi havis ne nour la kuratorecon de Belartoj (arkitekturo, pentrado, skulptarto kaj gravurado), sed ankaŭ de muziko, danco, opero, ornamartoj, monumentoj historiaj, same kiel la respondaj lernejoj.