Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.
Minoraj ordinoj
Minoraj ordinoj estis dirataj, en la Katolika Eklezio ĝis la Dua Vatikana Koncilio, en la Ortodoksaj Eklezioj kaj en aliaj eklezioj, pri diversaj ekleziaj oficoj kiuj ne kuntrenas veran kaj propran sakramentan ordinigon, sed atribuis ĉiukaze la juran status (statuson) de kleriko al la ricevanto.
Ĉe sia naskiĝo ili havis aŭtonoman karakteron, ili funkciis kiel servo plenumita de iuj membroj de la kristana komunumo. Jam dum mezepoko la minoraj ordinoj perdis sian aŭtonoman valoron kaj ekkonsideriĝis sammaniere kiel sinsekvaj gradoj kiuj mense pretigis al la ricevado de la diakoneco kaj presbitereco, kvankam almenaŭ ĝis la fino de la 16-a jarcento estis ankaŭ nombraj viroj (precipe studentoj (do, stipendio por malriĉaj junuloj) aŭ "publikaj funkciuloj") kiuj ricevis la minorajn ordinojn por povi ĝui la financan renton produktitan de la eklezia benefico.
Post la Koncilio de Trento, fine, la minoraj ordinoj estis oficiale, kaj definitive, deklaritaj nure propedeŭtikaj al la stadio de sacerdoteco, kutime nur formalaj, dum la jaroj de la formiĝo en la seminarioj kun la perspektivo de la sacerdoteco.
Ili estis, kronologiorde, la sekvaj:
Pordisto: estis la ŝarĝito gardi la pordojn de la preĝejo. Lia tasko estis tiu de la akcepto de la fideluloj, disciplini la ĉeeston de almozpetantoj kaj eventuale forigi bestojn (el tio la nomo “pedelo”), sonoradi por averti pri la tuja proksimeco kaj tipo de la liturgia kulto.
Lektoro: estis la ŝarĝito legi la bibliajn erojn dum la liturgiaj ceremoniaj.
Ekzorcisto: la ricevanto de tiu ordino estis ŝarĝita legi apartajn preĝojn kaj sur la katekumenoj antaŭ ilia bapto kaj, en specialaj kazoj, sur "obsedito", nome sur tiuj taksataj poseditaj de la diablo (reale, tiun taskon tia ordinito praktikis ĉiam malpli: fakte, ekde la komenco de la dua miljaro la tasko de ekzorcisto estos plenumita nur de sacerdoto ŝarĝita de la episkopo. Kaj do tiu ordinado estis pure formala.
Akolito: habilitito por la servo ĉe la altaro, precipe dum la Meso.
Subdiakono: la eklezioj rite bizancaj konsideris la subdiakonecon minora ordino, dum la latina ĝin konsideris majora ĝis la Dua Vatikana Koncilio. Pri la naturo de tiu ordino okazis akraj diskutoj precipe epoke de la skolastikuloj, por establi ĉu ĝi apartenas al la ordinoj minoraj kaj majoraj.