Mirono | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en Fortress of Eleutherai |
Morto | |
Lingvoj | antikva greka |
Ŝtataneco | Antikva Ateno |
Familio | |
Infano | Lycius (en) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto artisto brazier (en) |
Verkoj | Diskobolo Athena and Marsyas Lykinos of Sparta statue at Olympia Timanthes statue at Olympia Philippos statue at Olympia Chionis ? statue at Olympia |
Mirono (antikve-greke Μύρων, Múrōn; laboris ĉirkaŭ 480-440 a.K.) estis skulptisto kaj bronzisto de mezo de la 5-a jarcento a.K.[1] kaj unu el la plej konataj aŭtoroj de la greka arto, kies skulptaj verkoj markis la transiron al la klasika periodo. Naskiĝinta en Eleŭteras,[2] urbo situa ĉe la landlimo de Beotio kaj Atiko. Laŭ la Naturalis Historia (naturhistorio) de Plinio, Ageladas de Argos estis ties instruisto.[3]
Li laboris ĉefe el bronzo:[4] kaj kvankam li faris kelkajn statuojn de dioj kaj herooj, lia fama ĉefe kuŝas sur liaj reprezentaĵoj de atletoj, en kiuj li faris veran revolucion, laŭ la tiamaj komentistoj, ĉar enkondukis kuraĝon en la pozmaniero kaj ritmon pli perfektan, subigante la partojn al la tuto. Lia granda sukceso konsistis en la fakto ke li sciis kapti kiel neniu la movon. Lia plej famaj verkoj karakterizas pro la fidinda reprezentado de la streĉiĝoj de la homa korpo moviĝanta, kiel videblas en lia tre konata Diskobolo, kaj pri la realismo en liaj skulptaĵoj de homoj kaj bestoj.
Liaj plej famaj verkoj, laŭ Plinio (Natura Historio, 34.57-59) estis bovido, hundo (canem, eble Cerbero), Perseo, satiruso — Marsiaso - admirante fluton kaj Minerva (Atena), Heraklo, kiu estis portita al la sanktejo kiun dediĉis al li Pompeo la Granda en la Maksima Cirko, la Diskobolo (nome ĵetsito de disko), kaj Apolo por Efezo, «kiun Antonio la triumviro rabis al efezanoj, sed diigita Aŭgusto restaŭris post esti avertita dum sonĝo».[5]