Kreo aŭ kreado indikas agon per kiu la estaĵaro komencas ekzisti sen io ajn ekzistanta antaŭaĵo el kiu ili formiĝus. Oni diras ankaŭ kreo el nenio, kie nenio estas negativa koncepto por supozigi mankon de io ajn antaŭa. Tiu aperiĝo en la ekziston, laŭ religioj kaj mitoj kaj laŭ multaj filozofioj, estas frukto de libera ago de la volo de Dio aŭ diaĵo. Tiu alestiĝo povas esti pensita kiel dummomenta, sed tiu kondiĉo ne estas elemento esenca al koncepto de kreado.
Kutime tiu koncepto pri kreado povas referenci al la kreado de ĉio (la mondo), aŭ ankaŭ al kreado de unuopaj estaĵoj.