Monte-Rosa-Masivo | |||
---|---|---|---|
Monte-Rosa-Masivo vidita de Gornergrat
| |||
montara sistemo | |||
Alteco | 4 633,9 m | ||
Situo | Italio Svislando | ||
Montaro | Kantono Valezo Alpoj | ||
Elstareco | 2165 m | ||
Geografia situo, (CH) | 45° 56′ N, 7° 52′ O; 633220 / 87321 (mapo)45.9366666666677.8669444444444Koordinatoj: 45° 56′ N, 7° 52′ O; CH1903: 633220 / 87321 (mapo) | ||
| |||
Unua grimpo | 1855 fare de Charles Hudson, J. Smyth, C. Smyth, kaj aliaj | ||
Plej facila montgrimpo | Ek de Zermatt | ||
Mineraloj | skisto, granito kaj gnejso | ||
Monte-Rosa-Masivo estas montarmasivo de Alpoj inter Italio (Piemonto) kaj Svislando (Valezo). Al ĝi apartenas la plej alta punkto de Svislando, nome la Dufour-Pinto, kiu estis unuan fojon grimpita en la jaro 1855 fare de Charles Hudson, J. Smyth, C. Smyth, kaj aliaj. En la tutaj Alpoj, nur Blanka Monto estas pli alta ol Monte-Rosa.
En la Monte-Rosa-Masivo naskiĝas Gorner-Glaĉero kaj Theodul-Glaĉero.