![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Montocaciko
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cacicus chrysonotus (Lafresnaye kaj D'Orbigny, 1838) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Montocaciko (Cacicus chrysonotus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de kacikoj, kiuj estas nigraj birdoj kun flavaj aŭ ruĝaj markoj kaj bluaj okuloj.
Ĝi troviĝas en norda kaj suda Kolombio, kaj laŭ longa linizono tra Ekvadoro kaj Peruo, al centra Bolivio kaj eble en nordokcidenta Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.
Ĝi estas simila al la proksima parenco nome Orflugila kaciko kaj ankaŭ al Flavpuga kaciko. Ĝi estas malgranda nigra kaciko kun flavaj ŝultromakuloj kaj pugo kiu ne etendas multe al dorso, diference de aliaj kacikoj. Ambaŭ flavaj markoj ege videblas dumfluge. La beko estas grizecblua kaj la iriso estas kutime flava, blanka aŭ helblua, kaj ne nepre tutblua kiel ĉe aliaj kacikoj.
La nesto estas pendanta saketo simila al tiu de la samgenranoj.