Parto de serio pri | |
Homa kresko kaj disvolviĝo | |
---|---|
Etapoj | |
Biologiaj mejloŝtonoj | |
Morto estas la fino de vivo, nome la transpaso de vivo al nevivo, sen eblo reveni.
Morto estas la fina efekto kiu rezultas de la fino de la procezo de homeostazo en viva estaĵo. Ĝi povas okazi pro naturaj kaŭzoj (maljuniĝo, malsano, konsekvenco de la manĝoĉeno, natura katastrofo) aŭ pro okazigitaj kaŭzoj (memmortigo, murdo, eŭtanazio, akcidento, mortopuno, media katastrofo).
La procezo de morto, kvankam ĝi estas tute difinita en kelkaj el ties fazoj ekde la vidpunktoj de neŭrofiziologio, biokemio kaj medicino, ankoraŭ ne estas tute klare komprenita are ekde la vidpunktoj de termodinamiko kaj neŭrologio, kaj ekzistas foje malkonsentoj inter sciencistoj kaj fakuloj tiurilate.
La termino mortinto ĝenerale rilatas al homo, kiu mortis[1]
Laŭ la Fundamento de Esperanto oni rajtas paroli pri mortiĝo de homo kiam temas pri morto neatendita, akcidenta, ne kiam li mortis nature, estis mortigita aŭ mortigis sin mem. Bertilo Wennergren skribis en PMEG pri senvoleco, akcidenteco de la senviviĝo.[2] En Esperanto tre ofte oni uzas la terminon "forpaso" (verbe forpasi) kiel eŭfemismo por eviti la iom tabuan vorton "morto".[3]