Mozelo | |
---|---|
Mozelo en Germanio | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 544 km |
Akvokolekta areo | 35 000 km² |
Averaĝa trafluo | 150 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 735 m |
Enfluejo | Rejno |
- Alteco | 64 m |
Geografio | |
Alfluantoj | en Francio |
Rivero en Eŭropo | |
Mozelo (Moselle france [mɔzɛl], Musel luksemburge ['muzell], Mosel germane ['mo:zl]) estas rivero en Francio, Luksemburgio kaj Germanio (federaciaj landoj Sarlando kaj Rejnlando-Palatinato). Mozelo fontas ĉe Col de Bussang en Vogezoj je alteco de 735 m kaj enfluas Rejnon post 544 km ĉe Koblenz.
La nomo 'Mozelo' originas el la Latina Mosella, fuŝtraduko de la Kelta Mosea. Mosella estas diminutivo de la parte paralelfluanta rivero Mozo (latine Mosa)
Laŭlonge Mozelon troviĝas grava vitokulturejo de kie originas la fama mozelvino.
Mozelo fariĝis ŝipvojo en 1967, de la franca Metz ĝis la germana Koblenz, kun 18 kluzoj.