Muddy Waters | |
---|---|
Muddy Waters, ĉefa kreinto de postmilita Ĉikaga bluso | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Muddy Waters |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1913 en Rolling Fork |
Morto | 30-an de aprilo 1983 (70-jaraĝa) en Westmont |
Mortokialo | Kora malsufiĉo |
Tombo | Restvale Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Infanoj | Mud Morganfield (en) , Big Bill Morganfield (en) |
Okupo | |
Okupo | gitaristo kantaŭtoro kantisto surstrata artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.muddywaters.com/ |
McKinley MORGANFIELD (4a de aprilo 1913[1] - 30a de aprilo 1983), konata plej bone laŭ sia spektakla nomo Muddy WATERS, estis usona muzikisto de bluso kiu estas ofte citata kiel la "patro de moderna Ĉikaga bluso".[2]
Muddy Waters kreskiĝis en Plantejo Stovall, ĉe Clarksdale (Misisipio), kaj je aĝo de deksep jam estis ludanta gitaron ĉe festoj, imitante lokajn blusartistojn Son House kaj Robert Johnson.[3] Li estis registrita en Misisipio fare de Alan Lomax por la Kongresa Biblioteko en 1941.[4][5] En 1943, li translokiĝis al Ĉikago cele iĝis plentempa profesia muzikisto, finfine registranta, en 1946, unue por Columbia Records kaj poste por Aristocrat Records, nove formita firmao regata de la fratoj Leonard kaj Phil Chess.
Komence de la 1950-aj jaroj, Muddy Waters kaj lia bando — Little Walter Jacobs ĉe harmoniko, Jimmy Rogers ĉe gitaro, Elgin Evans ĉe tamburoj kaj Otis Spann ĉe piano —registris kelkajn blusklasikaĵojn, kelkajn kun basisto kaj kantoverkisto Willie Dixon, kiaj "Hoochie Coochie Man", "I Just Want to Make Love to You" kaj "I'm Ready". En 1958, li veturis al Anglio, helpante meti la fundamenton de la sekva bluseksplodo tie. Lia ludado ĉe la Newport Jazz Festival en 1960 estis registrita kaj publikigita kiel lia unua koncerta albumo, nome At Newport 1960.
La influo de Muddy Waters estis enorma, ne nur ĉe bluso kaj ritmenbluso sed ankaŭ ĉe rock and roll, hard rock, Popola muziko, ĵazo, kaj kontreo. Lia uzado de amplifikado estas ofte citata kiel ligilo inter Delta bluso kaj rock and roll.[6][7]