Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Municipoj de Latvio

municipoj de Latvio ekde la 1-a de julio 2021.

Ĝis la 1-a de julio 2009 la baltia respubliko Latvio estis politike-geografie dividita en 26 distriktojn (latve plurale rajoni, singulare rajons, ĝis la mezo de la 20-a jarcento ankaŭ historie plurale apriņķi respektive singulare apriņķis) kaj la 7 plej grandaj urboj de la lando. La latvaj distriktaj nomoj unue ĉiam menciis la distriktan ĉefurbon, sed menciis ĝin en la distrikta nomo en genitiva formo, tial interkrampe sekvas esperantlingva distrikta nomo, kiu vidigas la nomon de la distrikta ĉefurbo en nominativa formo.

Ekde la 1-a de julio 2009 tiu ĉi sistemo ne plu estis aktualas: estis 9 respublikaj urboj kaj 109 municipoj (latve plurale novadi, singulare novads), kaj la antaŭaj distriktoj estas nur historiaj.

Ekde la 1-a de julio 2021 Latvio dividiĝas en 36 municipoj (novadi), kiuj similas al iamaj rajoni, kaj dek ŝtataj urboj (valstspilsētas). Sep ŝtataj urboj estas egalaj al municipoj, tri ŝtataj urboj estas parto de siaj municipoj.

Latvio ankaŭ estas historie, kulture, kaj konstitucie dividite en kvar aŭ pli apartajn regionojn.


Previous Page Next Page