Muzika Akademio Krzysztof Penderecki en Krakovo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Sidejo de la akademio.
| |||
konservatorio ![]() | |||
moto | Plus ratio quam vis | ||
Informoj | |||
fondodato | la 15-a de julio 1888 | ||
fondinto(j) | Władysław Żeleński vd | ||
speco | ŝtata | ||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 3′ 42″ N, 19° 56′ 35″ O (mapo)50.06166719.943056Koordinatoj: 50° 3′ 42″ N, 19° 56′ 35″ O (mapo) | ||
lando | Pollando | ||
urbo | Krakovo (Pollando) | ||
adreso | ul. św. Tomasza 43, 31-027 Kraków | ||
Estraro | |||
rektoro | Stanisław Krawczyński | ||
Nombroj | |||
nombro de studentoj | 692[1] | ||
Diversaĵoj | |||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||
| |||
Muzika Akademio Krzysztof Penderecki en Krakovo (pole Akademia Muzyczna im. Krzysztofa Pendereckiego w Krakowie) estas ŝtata muzika altlernejo, kiu troviĝas en la sudpollanda urbo Krakovo.
Ĝi estas la alma mater de la fama pola nuntempa komponisto Krzysztof Penderecki, kiu estis ankaŭ ĝia rektoro dum 15 jaroj kaj kies nomon la lernejo portas ekde la 1-a de januaro 2021.[2] La Akademio estas la nura en Pollando kiu havis du venkintojn en la Internacia Piana Konkurso Fryderyk Chopin en Varsovio (nome Halina Czerny-Stefańska kaj Adam Harasiewicz) same kiel aliaj premiitoj inter siaj lernintoj.[3]