Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Muzoj

Atena kun la muzoj, de Frans Floris (ĉ. 1560).
Apolo kaj la Muzoj, de van Heemskerck.

En la helena mitologio la Muzoj (greke Μουσαι, Mousai) estas la grekaj diinoj de lernado, belartoj, kulturo, kaj inspiro. Laŭ Heziodo en sia Teogonio, Ili estas la filinoj de Zeŭso kaj Mnemozino, kaj naskiĝis en Pieria, baze de la Monto Olimpo.

Laŭ Francisko Azorín Muzo estas Mita estaĵo naskita el Jupitro k. Mnemosina, simbolanta arton; ikonografie reprezentita per ĉarma junulino kun la atributo de iu arto. Oni kalkulis 3, poste 9 muzojn, loĝantajn en la Parnaso k. la Melikono.[1] Li indikas etimologion el la greka mousa (muzo) kaj de tie la latina musa. Kaj li aldonas liston pli malpli koincida kun la sube detaligita.[2]

En antikvaj tempoj, antaŭ ol la artisto - komponisto, poetofilozofo - komencus verki novan verkon, li turnis sin al la muzoj kaj petis ilin gvidi lin en sia verkado, kaj helpi lin. Multaj klasikaj verkoj, kiel Odiseado kaj Iliado de Homero kaj Teogonio de Heziodo kaj eĉ pli modernaj verkoj, kiel La dia komedio de Danto, malfermiĝas kun peto de helpo de la Muzoj kaj kun vortoj de laŭdo kaj dankemo al ili. Ĝis hodiaŭ, la vorto "muzo" estas uzata kiel preskaŭ samsignifa vorto por la vorto "inspiro", precipe kiam oni komponas verkojn.

Dum jarcentoj la Muzoj estis adorataj kaj kultataj pro sia patroneco de la muziko, la belartoj, la dramarto, kaj la poezio. Tradicie, tiuj lokoj dediĉitaj al la gloro de la Muzoj estas konataj kiel mouseion, de kie venas la vorto muzeo.

Atribui muzon estas hodiaŭ moderna nocio komplimentante kaj laŭdante realajn virinojn, kiuj aŭ inspiras aŭ estas la inspiro en si mem por kreivaj kapabloj aŭ instigas kreadon.

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 147.
  2. Azorín, samloke.

Previous Page Next Page






Muse AF Muse (Mythologie) ALS إلهات الإلهام Arabic Musa AST Muzalar AZ Музалар BA Musen BAR Музы BE Музы BE-X-OLD Музи Bulgarian

Responsive image

Responsive image