Nacia Parko Yosemite | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Usono | ||||
Ŝtato | Kalifornio | ||||
Distriktoj | kantono Tuolumne, kantono Mariposa, kantono Madera, kantono Mono | ||||
Historia regiono | Pajuteoj | ||||
Montaro | Sierra Nevada | ||||
Konstruaĵo | Hotelo Wawona | ||||
Rivero | Merced | ||||
Koordinatoj | 37° 44′ 33″ N, 119° 32′ 15″ U (mapo)37.7425-119.5375Koordinatoj: 37° 44′ 33″ N, 119° 32′ 15″ U (mapo) [+] | ||||
Plej alta punkto | Mount Lyell [+] | ||||
- koordinatoj | 37° 44′ 22″ N, 119° 16′ 19″ U (mapo)37.7394-119.272 [+] | ||||
Akvokolektejo | 3 027,19 km² (302 719 ha) [+] | ||||
Areo | 3 027,19 km² (302 719 ha) [+] | ||||
Biomoj de regiono | arbaro | ||||
Rokaro | El Capitan | ||||
Valo | Valo Yosemite | ||||
Estiĝo | 1890 | ||||
Vizito | 3 242 644 (jaro 2006) | ||||
Plej facila aliro | el Mariposa | ||||
Horzono | PTZ (UTC-8) | ||||
- somera tempo | PTZ (UTC-7) | ||||
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||||
Nomo | Nacia parko Yosemite | ||||
Tipo de heredaĵo | natura heredaĵo | ||||
Jaro | 1984 (8) | ||||
Numero | 308 | ||||
Regiono | Norda Ameriko | ||||
Kriterioj | vii, viii | ||||
Nacia Parko Yosemite | |||||
Vikimedia Komunejo: Yosemite National Park [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Usono | |||||
La Nacia Parko Yosemite (/joʊˈsɛm.ɪ.ti/, angle Yosemite National Park, esperanta prononco "joŭSEmiti")[1][2] estas usona nacia parko en Kalifornio,[3][4] ĉirkaŭita sudoriente de Nacia Arbaro Sierra kaj nordokcidente de Nacia Arbaro Stanislaus. Ene de la nacia parko situas la "valo Yosemite", kiu donis sian nomon al la tuta teritorio. Administras la parkon la Nacia Parka Agentejo kaj la parko havas areon de 3074 km2[5] kaj situas ĉe la okcidenta rando de la montaro Sierra Nevada. Ĝi estas en kvar gubernioj, centrante en Tuolumne kaj Mariposa, etendiĝante norden kaj orienten al Mono kaj suden al Madera. Nomite monda heredaĵo en 1984, Yosemite estas internacie agnoskita pro ĝiaj granitaj krutaĵoj, akvofaloj, klaraj riveretoj, boskoj de egaj sekvojoj, lagoj, montoj, herbejoj, glaciejoj, kaj biologia diverseco.[6] Preskaŭ 95% de la parko estas nomita sovaĝejo.[7]
Yosemite estas unu el la plej grandaj kaj malpli fragmentigita vivaĵarejo en la montaro Sierra Nevada, kaj la parko subtenas diversecon de plantoj kaj bestoj. La parko havas altecon kiu varias de 648 ĝis 3997 metroj, kaj enhavas kvin ĉefajn plantajn zonojn: ĉaparala kaj kverka arbaro, malalta montana arbaro, supra montana arbaro, subalpa zono, kaj alpa zono. El 7000 plantaj specioj de Kalifornio, proksimume 50% troviĝas en la montaro Sierra Nevada, kaj pli ol 20% troviĝas ene de Yosemite. La parko enhavas taŭgan vivejon por pli ol 160 maloftaj plantoj, kun maloftaj lokaj geologiaj formaĵoj kaj unikaj grundoj difinantaj la restriktitajn vivlokojn kiujn multaj ĉi tiuj plantoj okupas.[6]
La geologio de Yosemite havas granitajn rokojn kaj restaĵojn de pli malnovaj rokoj. Antaŭ proksimume 10 milionoj da jaroj, la montaro Sierra Nevada estis levita kaj poste klinita kaj tiel fariĝas havanta mildajn okcidentajn deklivojn kaj pli ekstremaj orientaj deklivoj. La levo pliigis la deklivecon de bordoj de riveroj, kaj rezulte kreiĝis profundaj, mallarĝaj kanjonoj. Antaŭ proksimume unu miliono da jaroj, neĝo kaj glacio amasiĝis, kreante glaciejojn ĉe la pli altaj alpaj herbejoj, kiuj malsupreniĝis laŭ la riveraj valoj. Glacia dikeco en Valo Yosemite eble atingis 1200 metrojn dum la frua glacieja periodo. La movado malsupren de la glacio tranĉis kaj skulptis la U-forman valon, kiu allogas tiom multe da vizitantojn al ĝiaj pitoreskaj perspektivoj hodiaŭ.[6]
Yosemite estis grava por la evoluado de la ideo de naciaj parkoj. Galen Clark kaj aliaj urĝis por protekti Valon Yosemite de konstruado, fine rezultante, ke Prezidanto Abraham Lincoln subskribis la Yosemite Grant-on en 1864. John Muir gvidis sukcesan movadon por igi Kongreson establi pli grandan nacian parkon antaŭ 1890, kiu inkluzivis la valon kaj ĝiajn ĉirkaŭajn montojn kaj arbarojn, starigante la vojon al la sistemo de Naciaj Parkoj.[8] Yosemite nun allogas proksimume kvar milionojn da vizitantoj ĉiujare,[9] kaj la plejparto da vizitantoj pasigas la plimulton de sia tempo en la 18 kvadrataj kilometroj de Valo Yosemite.[10] La parko spertis vizitan rekordon en 2016, preterpasante kvin milionojn da vizitantoj la unuan fojon en ĝia historio.[11] La parko komencis postuli rezervojn por aliri la parkon dum popularaj tempoj ekde 2020 responde al la pliiĝo de vizitantoj.