Nacional III | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | Nacional III |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1982 |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Carlos Suárez |
Reĝisoro(j) | Luis García Berlanga |
Produktisto(j) | Alfredo Matas |
Scenaro | Rafael Azcona |
Muziko de | Miquel Asins |
Rolantoj | José Luis López Vázquez • Chus Lampreave • Ángel Álvarez • José Luis de Vilallonga • Roberto Camardiel • Amparo Soler Leal • Luis Escobar Kirkpatrick • María Luisa Ponte • Carmen Carbonell |
IMDb | |
Nacional III estas hispana filmo de 1982, reĝisorita de Luis García Berlanga. La scenaron verkis Berlanga mem kaj Rafael Azcona, kiel la tria parto de la trilogio pri la aristokratdevena familio Leguineche kaj la Hispana transiro al demokratio, post La escopeta nacional (1978) kaj Patrimonio nacional (1981). La filmo rakontas kiel post la Puĉo en Hispanio en 1981 kaj antaŭ la tuja balota venko de la socialistoj, la familio Leguineche decidas elirigi sian monon el Hispanio evitante eventualan konfiskon fare de supozebla revolucia registaro, kion fakte faris kelkaj friponaj riĉuloj de la epoko.
Estis planita kvara parto pri la familio Leguineche, sed ĝin malhelpis diversaj tialoj. Rafael Azcona kaj Luis Garcia Berlanga decidis filmi antaŭe La vaquilla (fakte unu de la plej bonaj filmoj pri la Hispana Enlanda Milito)[1], kaj la morto de la aktoro protagonista de la sagao, nome Luis Escobar Kirkpatrick,[2] ruinigis la projekton definitive.