Nana spirala galaksio estas galaksio, kiu estas kaj nana kaj spirala. Nanaj galaksioj estas karakterizitaj per malgrandaj helecoj, malgrandaj diametroj (malpli ol 5 kiloparsekoj), malaltaj surfacaj helecoj, kaj malaltaj hidrogenaj masoj.[1]
Nanaj spiralaj galaksioj, aparte la nanaj kopioj de Sa-Sc-specaj spiralaj galaksioj estas sufiĉe maloftaj. En kontrasto, nanaj elipsaj galaksioj, nanaj malregulaj galaksioj kaj la nanaj versioj de Sm-specaj galaksioj (kiuj povas esti konsiderataj kiel interaj inter spiralaj kaj malregulaj) estas tre oftaj.[1]