Nederlando (nederlande Nederland, okcidentfrise Nederlân) estas okcidenteŭropa lando, limigita de la Norda Maro (kun totala marbordo de 451 kilometroj) kaj Germanio kaj Belgio (landlimo de 1027 kilometroj). La ĉefurbo estas Amsterdamo kaj la registara sidejo estas Hago. Aliaj gravaj urboj estas Roterdamo, unu el la plej grandaj havenoj en la mondo, Utreĥto, la trafika nodo de la lando kaj Eindhoven. La Reĝlando Nederlando ankaŭ konsistas el transmaraj teritorioj Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, karibaj insuloj kiuj havas grandan internan aŭtonomion. Ĝi estas la plej granda el kvar landoj kiuj estas komponantoj de la Reĝlando de Nederlando.[1][2][3]
La oficiala, nederlandlingva nomo de Nederlando estas Koninkrijk der Nederlanden (Reĝlando de la Malaltaj Landoj). Neformale oni nomas ĝin Nederland. Malĝuste ĝi estas ankaŭ nomita Holland (Holando), sed tio fakte estas nur ĝia plej grava historia provinco. La oficiala lingvo de la lando estas nederlanda, kun okcidentfrisa kiel duaranga oficiala lingvo en la provinco Frislando, kaj la angla kaj Papiamento kiel duarangaj oficialaj lingvoj en Karibio Nederlanda.[4] La Nedersaksa lingvo kaj la Limburga estas agnoskataj regionaj lingvoj (parolataj en oriento kaj sudoriento respektive), dum la Nederlanda signolingvo, la Sinta cigana lingvo, kaj la jida estas agnoskitaj ne-teritoriaj lingvoj.[4][5]
La kvar plej grandaj urboj en Nederlando estas Amsterdamo, Roterdamo, Hago kaj Utreĥto.[6] Amsterdamo estas la plej loĝata urbo de la lando kaj la teoria ĉefurbo,[7] sed Hago estas hejmo de sidejo de la Ĝeneralaj Statoj, de la registaro kaj de la Supera Tribunalo.[8] La Haveno de Roterdamo estas la plej aktiva marhaveno en Eŭropo.[9] La Amsterdama Flughaveno Schiphol estas la plej aktiva flughaveno en Nederlando, kaj la tria plej aktiva en Eŭropo. La lando estas fonda membro de la Eŭropa Unio, de la Eŭrozono, de la Grupo G10, de NATO, de OEKE, kaj de MOK, same kiel estas parto de la Ŝengena Areo kaj de la triflanka Benelukso. Ĝi estas hejmo de kelkaj interregistaraj organizaĵoj kaj internaciaj tribunaloj, multaj el kiuj estas centritaj en Hago, kiu estas tial kromnomita 'la jura tutmonda ĉefurbo'.[10]
Nederlando laŭvorte signifas "malaltaj landoj" reference al ties malalto kaj ebena topografio: nur ĉirkaŭ 50% de ĝia teritorio estas pli ol 1 m super la marnivelo, kaj preskaŭ 26% sub la marnivelo.[11] Plej el la areoj sub marnivelo, konataj kiel polderoj, estas rezulto de terpostulo kiu startis en la 14-a jarcento.[12] Populare aŭ neformale Nederlando estas foje kaj en kelkaj landoj referencata kiel pars pro toto Holando.[13] En la epoko de la Respubliko, kiu startis en 1588, Nederlando eniris en unika epoko de politika, ekonomia, kaj kultura hegemonio, rangita inter la plej povaj kaj influaj en Eŭropo kaj en la mondo; tiu periodo estas konata kiel Ora jarcento de Nederlando.[14] Dum tiu epoko, ties komerckompanioj, Nederlanda Orient-hinda Kompanio kaj la Nederlanda Okcident-hinda Kompanio, establis koloniojn kaj komercejojn tra la tuta mondo.[15][16]
Kun loĝantaro de 17,5 milionoj da personoj, ĉiuj loĝantaj en totala areo de ĉirkaŭ 41 800 km² -el kiuj la terareo estas 33 500 km²— Nederlando estas la 16-a plej dense loĝata lando en la mondo kaj la dua plej dense loĝata lando en la Eŭropa Unio, kun loĝdenso de 523 loĝ/km². Tamen, ĝi estas la dua plej granda eksportanto de manĝaĵoj kaj de agrikulturaj produktoj laŭ valoro, pro ia fekunda grundo, milda klimato, intensiva agrikulturo, kaj inventemo.[17][18][19]
Nederlando estis parlamenta konstitucia monarkio kun unueca strukturo ekde 1848. La lando havas tradicion de "pilierigo" (socia organizado en sektoroj: katolikoj, protestantoj kaj socialdemokratoj) kaj longan registron de socia toleremo, legaliginte aborton, prostituon kaj eŭtanazion, kaj retenante liberalan drogopolitikon. Nederlando abolis la mortopunon en la Civila Kodo jam en 1870, kvankam ĝi ne estis komplete forigita ĝis oni aprobis novan konstitucion en 1983. Nederlando aprobis la virinan balotrajton en 1919, multe antaŭ ol iĝi la unua lando en la mondo kiu legaligis la samseksan edz(in)iĝrajton en 2001. Ties miks-merkata antaŭeniĝinta ekonomio havas la dekunuan plej altan porpersonan riĉon en la tuta mondo.[20] Nederlando estas rangita inter la plej altaj landoj en internaciaj pritaksoj de gazetara libereco,[21] ekonomia libero,[22] homa disvolviĝo kaj vivkvalito, same kiel de feliĉo.[23] En 2020, ĝi estas rangita la oka en la homa disvolviĝo kaj la kvina en 2021 pri feliĉo.[24][25]