Nico | |||
---|---|---|---|
france Nice, okcitane Nissa, itale Nizza | |||
urbo | |||
komunumo en Francio urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura | ||
Departemento | Alpes-Maritimes (prefektejo) | ||
Arondismento | Nico (ĉefurbo) | ||
Kantono | ĉefurbo de 14 kantonoj | ||
Komunumaro | Communauté d'agglomération de Nice-Côte d'Azur (CANCA) | ||
Ĝemelurboj | Szeged | ||
INSEE kodo | 06088 [+] | ||
Poŝtkodo | 06000, 06100, 06200, 06300 | ||
Kodo laŭ INSEE | 06088 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde 2016-2020) | Christian Estrosi | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 353 701 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 4 918 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 42′ N, 7° 16′ O (mapo)43.7019444444447.2683333333333Koordinatoj: 43° 42′ N, 7° 16′ O (mapo) | ||
Alto | 10 m (de 0 m al 520 m) | ||
Areo | 71,92 km² (7 192 ha) | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nice [+] | |||
Nico estas komunumo en Francio, ĉefurbo de la departemento Alpes-Maritimes. Ĝia aglomeraĵo havas pli ol 900 000 loĝantojn.
La franca nomo de Nico estas Nice [nis]; en la regiona okcitana lingvo kaj en la ligura lingvo la urbo nomiĝas Nissa aŭ Niça [nisa]. Ambaŭ nomoj estas sur la oficialaj ŝildoj. La nomo devenas de la helena Νικαια (= venk(ig)a) tra la latinaj formoj Nicæa/Nicaea.
Pro sia bela situo ĉe Mediteraneo (Bordo Lazura) Nico estas la dua plej grava turisma urbo de Francio (post Parizo).