Nicotiana rustica | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nicotiana rustica
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Nicotiana rustica, aŭ Azteka tabako[1] kaj forta tabako,[2] estas unujara pluvarbara herboplanto de la genro Nicotiana en la familio de Solanacoj. Ĝi estas tre forta variaĵo de tabako, enhavanta ĝis naŭ fojojn pli da nikotino ol pli oftaj specioj de la genro Nicotiana kiel Nicotiana tabacum (komuna tabako).[3] Pli specife, la folioj de N. rustica havas nikotinenhavon tiom altan kiom ĝis 9%, dum la folioj de N. tabacum enhavas ĉirkaŭ 1 ĝis 3%.[4] La alta koncentro de nikotino en ĝiaj folioj faras ĝin utila por produktado de pesticidoj, kaj ĝi havas ampleksan varion de uzoj specifaj al diversaj kulturoj tra la tuta mondo. Tamen, N. rustica ne estas plu kultivata en sia indiĝena Nordameriko, (escepte en malgrandaj kvantoj fare de iuj indiĝenaj usonaj triboj) ĉar N. tabacum estis anstataŭanta ĝin.[5]