Nikito | |||
---|---|---|---|
urbotipa loĝloko en Ukrainio urban-type settlement in Russia (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 98648 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 710 (1926) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 31′ N, 34° 14′ O (mapo)44.51111111111134.235277777778Koordinatoj: 44° 31′ N, 34° 14′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 250 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nikita [+] | |||
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Nikito ruse Никита ukraine Нікіта krime-tatare Nikita | |||
Apartenas al: | Jalta municipo, Masandra komunumo | ||
Koordinatoj: | 44° 31′ N, 34° 14′ O (mapo)44.51111111111134.235277777778Koordinatoj: 44° 31′ N, 34° 14′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~250 m | ||
Loĝantaro: | 2162 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 98648-98649 | ||
Telefonkodo: | +380-654 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Antaŭa nomo: | Botaniĉeskoje (1971-1991) | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
| |||
Nikito (ruse Никита, ukraine Нікіта, krime-tatare Nikita) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administre ĝi apartenas al la Masandra komunumo. La loĝloko troviĝas 7 kilometrojn nordoriente de Jalto ĉe la aŭtovojo Jalto-Simferopolo.
En la loĝloko loĝas 2,2 mil homoj, plejparte rusoj kaj ukrainoj. La loĝloko estas ligita al Jalto per busa kaj trolebusa trafiko.
Nikito havas longan historion, oni mencias ĝin jam en frua mezepoko. Dum regado de ĝenovanoj Nikito estis sufiĉe granda loĝloko, tamen en la 18a jarcento ĝi preskaŭ plene senhomiĝis. En la jaro 1812 ĉi tie estis fondita la Nikita Botanika Ĝardeno, kiu ĝis nun estas la ĉefa entrepreno kaj vidindaĵo de la loĝloko.
La loĝloko havas mezlernejon, infanĝardenon, kulturcentron. Tre proksime al la loĝloko troviĝas kabo Martjano, kiun okupas la samnoma natur-rezervejo.