Nikolay Zinin (1812-1880) | |||||
---|---|---|---|---|---|
rusa kemiisto, kiu unue sintezis la anilinon
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-a de aŭgusto 1812 en Ŝuŝa, Rusio | ||||
Morto | 18-a de februaro 1880 en Sankt-Peterburgo, Rusio | ||||
Tombo | Smolenskoye Orthodox Cemetery (en) vd | ||||
Etno | rusoj vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | ||||
Alma mater | Ŝtata Universitato de Kazano Universitato de Sankt-Peterburgo Rusa Akademio de Sciencoj Universitato de Gießen | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | Nikolay Zinin (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | organika kemiisto inventisto vd | ||||
Laborkampo | Organika kemio kaj kemio vd | ||||
Aktiva en | Sankt-Peterburgo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Justus von Liebig vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nikolao Zinino (1812-1880) (ruse: Николай Николаевич Зинин), estis rusa kemiisto, kiu malkovris la proceson pri fabrikado de anilino[1] kaj la reduktado de la benzoino[2] al hidrobenzoino, kaj la transformado de la benzila alkoholo en benzoinon en la ĉeesto de dissolvita metalo. Krom tio, lia malkovro pri metodo por sintezado de vasta variaĵo da aromataj aminoj pere de reduktiĝo de la amonia sulfido de la korespondanta aromataj nitrokomponaĵoj pelis al longa serio da dokumentoj publikigitaj en ĵurnaloj en la akademioj de Sankt-Peterburgo, kiuj estis same tradukitaj en la germanan.
Ĉi tiu laboro, kiu inkludis la sintezon de anilino[3], estis fundamenta por la estonta disvolviĝo de la anilintinktura industrio, kaj ties graveco estis agnoskita eĉ de specialisto pri aminoj, la kemiisto August von Hofmann (1818-1892, kiu diris pri lia laboro: "Se Zinino estus farinta ne pli ol la konvertiĝo de Nitrobenzeno en anilinon, eĉ tiel lia nomo estus surskribita per orliteroj en la historio pri kemio".