Nokia | ||
---|---|---|
Nokia | ||
publika kompanio • negoco • konglomerita firmao vd | ||
Dum | 12-a de majo 1865 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Suomen Gummitehdas | |
Jura formo | publika kompanio | |
Fondita | en 1865 | |
Fondintoj | Fredrik Idestam • Leo Mechelin vd | |
Ĉefestro(j) | Sari Baldauf vd | |
Sidejo | Espoo (Finnlando) | |
Lando | Finnlando | |
Estr(ar)o | Pekka Lundmark | |
Dungitoj | 103 083 (stato: 2018) | |
Spezosumo | 23,3 miliardoj da € (2019) | |
Agokampo | poŝtelefonoj, komputiloj, komputilaj retoj | |
GSM • programaro • kapkomunikilo • saĝtelefono | ||
ISIN-kodo | FI0009000681 | |
Posedata de | BlackRock vd | |
filiaj kompanioj | Nokia Networks • Withings • Nokia (Germanio) • Nokia (Britio) • Nokia (Usono) • Nokia (Aŭstralio) • Nokia (Ĉinio) • Nokia (Kanado) • Nokia (Irlando) • Alcatel-Lucent Usono • Luxor AB • Bell Labs • Nokia Shanghai Bell • RapidAPI vd | |
Posedataj kompanioj | Cluj Nokia plant • Trapster • Withings • MOSH • Nokia Data • Telfa • Luxor AB • Bell Labs • Nokia Networks vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Nokia estas finna telekomunika kompanio, la plej granda produktanto de poŝtelefonoj en la mondo. Ĝia ĉefa sidejo estas en Espoo, apud Helsinki, en Finnlando. La oficiale registrita nomo de la kompanio estas Nokia Oyj (oyj = finna mallongigo por publika akcia kompanio), kun paralelaj formoj sveda Nokia Abp kaj angla Nokia Corporation.
La jara vendosumo de Nokia en 2007 estis 51 058 milionoj da eŭroj (jara kresko 24 %), el kio 49 % fontas el la komerca grupo Poŝtelefonoj, 26 % el la grupo Retoj (Nokia-Siemens), 21 % el Plurmedio kaj 4 % el Solvoj por Entreprenoj. La neta profito estis 7205 milionoj da eŭroj (jara kresko 67 %). Plej rapide kreskis dum 2007 la grupo Solvoj por Entreprenoj: ĝia vendosumo duobliĝis.
La kompanio vendis en 2006 sume 437 milionojn da mobilaj komunikiloj, kio signifas kreskon je 26 % en unu jaro. La kompanio mem taksas sian parton el la tutmonda jara vendokvanto esti 38 %.
La personaro de Nokia ampleksis laŭ stato de la jaro 2018, en la tuta mondo, 103 083 dungitojn. El la tuta personaro, 21 % laboris en Finnlando, 12 % en Germanio, 11 % en Ĉinio, 10 % en Barato, kaj 46 % en aliaj landoj.
Nokia vendas pli ol trionon el la poŝtelefonoj en la mondo. La vorto poŝtelefono jam estas iom netrafa por priskribi ĉiajn produktojn, kiuj ebligas, interalie, telefoni. Parto el ili estas jam plenkapablaj plurmediaj poŝkomputiloj. Tiel, ekzemple, Nokia jam produktas pli multe da fotiloj ol iu alia kompanio, ĉar fotilo estas jam integra parto de poŝtelefono. En la plej novaj telefonoj grave rolas loktroviloj (GPS-biriloj). Ankaŭ la muzikan kaj alian distran merkaton Nokia eniris, ekz. per siaj ludiloj N-Gage. Nokia nomas siajn modernajn aparatojn plurmediaj komputiloj, ne uzante la nomon smartphone (inteligenta telefono).
La organizo de Nokia, fine de 2005, konsistis el kvar sekcioj de produktoj: Poŝtelefonoj, Plurmediaĵoj, Retoj, kaj Solvoj por Entreprenoj. En junio 2006 Nokia kaj Siemens publikigis la intencon kunigi siajn reto-sekciojn (sen- kaj kundrataj retoj por telefonkompanioj) en la unuigitan Nokia Siemens Networks, duone posedatan de ambaŭ kompanioj. Antaŭ la fino de Aŭgusto 2006 la ĉefaj direktoroj de la nova kompanio jam estis nomitaj, kaj la kunfandiĝo estis okazonta ne pli malfrue ol en januaro 2007. Meze de decembro 2006 la kompanioj sciigis, ke la kunfandiĝo estos prokrastita pro suspektoj pri grava koruptado ene de Siemens. La kunigo fine efektiviĝis la 1-an de aprilo 2007, post interna esploro plenumita de Siemens.
Ekde januaro 2008, ĉiuj poŝtelefono-rilataj funkcioj de Nokia estas kunigitaj en unu sektoron nomatan Aparatoj kaj Servoj, kiu interne dividiĝas en kvar grupojn: Aparatoj, Servoj kaj Programaro, Merkato, kaj Kompania Evoluigo. La alia sektoro estas la retaĵo-produkta Nokia-Siemens. Post fina efektiviĝo de la havigo de Navteq, tiu kompanio estos plene posedata de Nokia kaj formas ĝian trian sektoron.
Ĉar la financa situacio de la kompanio estas forta, oni longe atendis, ke ĝi utiligos sian kas-enhavon por akiri aliajn kompaniojn. En 2007 ĝia unua aĉeto estis Twango, kies specialaĵo estas reto por dividado kaj distribuado de bilda, filma kaj sona materialo, kiu sin bazas sur socia reto de ĝiaj “membroj”. Sed la strategia aĉeto de la jaro estis la Navteq, aĉeto anoncita en oktobro 2007 kaj ankoraŭ atendanta finan aprobon de aŭtoritatoj. Navteq estas usona kompanio, kiu produktas ciferecajn mapojn kun akcesoraj datumaroj. Nokia vidas grandajn eblojn de kresko en loko-rilataj servoj, utiligeblaj nur surbaze de bona baza maparo kun aldona datumaro pri ĉiaj servoj kaj ties situo.