Norda Ligo | |||||
---|---|---|---|---|---|
partio organizaĵo | |||||
Komenco | 10-a de februaro 1991 vd | ||||
Antaŭe | Norda Ligo Piemonto • Liga Veneta • Lombarda Ligo vd | ||||
Lando(j) | Italio vd | ||||
Sidejo | Milano | ||||
Ideologio |
federismo • regionismo • Eŭroposkeptikismo • dekstra popolismo • socia konservativismo • ekonomia liberalismo • Padia naciismo | ||||
Fondinto(j) | Umberto Bossi vd | ||||
| |||||
Posedatoj | La Padania vd | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Ligo | |
---|---|
Lega | |
partio • organizaĵo | |
Lando | Italio |
Estro | Matteo Salvini |
Fondiĝo | La 4-an de decembro 1989 |
Ĉefa sidejo | via Bellerio, 41 20161 Milano |
Ideologio | Federismo, aŭtonomismo, regionismo, separismo, Naciismo[1][2][3][4][5] |
Ĵurnalo | La Padania |
Junulara organizaĵo | Movimento Giovani Padani (MGP) |
Retejo | http://www.leganord.org/ |
La Norda Ligo por la Sendependeco de la Padanio, ofte mallongigata Norda Ligo, estas politika partio, federacio de diversaj aŭtonomistaj movadoj en italaj regionoj, inter kiuj, speciale, la Lega Lombarda kaj la Liga Veneta.
La partio, ofte nomata kiel Carroccio en gazeta stilo, estas aktiva ĉefe en la Norda Italio, sed ankaŭ en aliaj regionoj de centra Italio. La federacia sekretario kaj gvidanto de la partio estas Matteo Salvini.
Unue subtenanto de la federismo, ekde 1996 Norda Ligo proponis la secesion de la Nordaj regionoj, difinitaj kiel Padanio. Aktuale, reproponas la projekton de federacio, efektivigebla per fiska federacio kaj la transigo al regionoj de kelkaj taskoj praktikitaj de Ŝtato. Ĝi proponas ankaŭ la pligrandigon de la politika valoro de Norda Italio kaj la pliigon kaj la valorigon de la regionaj kulturoj kaj dialektoj.
Norda Ligo batalas por la realigo de pliseveraj normoj kontraŭ la islama fundamentismo; kontraŭas la eniro de Turkio en la Eŭropa Unio kaj estas konsiderita kiel Eŭroposkeptika movado[6]. Ĝi emfazas ankaŭ la batalojn kontraŭ la kontraŭleĝa enmigrado kaj kontraŭ la malŝparoj en ŝtata administrado.
La partio subtenas la transformon de Italio en federacian ŝtaton kaj la donadon de larĝa aŭtonomio al certaj regionoj en Italio, precipe en la nordo (al la provincoj de Veneto, Lombardio, Piemonto, Ligurio, Emilia-Romanjo kaj Toskanio). La konstitucio de la partio deklaras ke ĝi apogas impostan federacion, en kiu la tuta distrikto estos impostita.