Nordokcidenta araba | |
lingvo • dialekto • moderna lingvo | |
---|---|
araba lingvo | |
Skribo | araba alfabeto |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | avl |
Glottolog | east2690 |
Angla nomo | Bedawi Arabic |
Franca nomo | arabe bédawi |
La Badavia lingvo aŭ Nordokcidenta araba lingvo aŭ dialekto estas varianto de araba parolata de beduenoj de la Sinaja duoninsulo, Negevo, suda Jordanio, kaj la nordokcidenta angulo de Sauda Arabio.[1] En la Orienta Dezerto de Egiptio, la dialekto de Maʿāzah bordas kun la dialekto de Ababdoj, kiuj parolas dialekton pli proksiman al la Sudana araba.[2]
Oni ĉirkaŭkalkulas ĉirkaŭ 2.24 milionoj da parolantoj (2015-2016).[3]